Eklerni kaj instrui la lingvon

mardo 29a decembro 2015
de  Roch JULLIEN

Ĉiuj versioj de tiu ĉi artikolo : [Esperanto] [français]


Katalin Kovats, redaktoro de edukado.net kaj metodologo, kiel jam plurfoje en nia semajnfina programo, denove gvidos kurson por tutkomencantoj, kiun povos ĉeesti kaj observi ankaŭ praktikantaj instruistoj kaj instruemuloj.

La spertuloj krom tio, ke ili ĉeestos la lecionojn, havos apartan tempon kiam Katalin antaŭ kaj post la lecinoj donos observopunktojn kaj metodikajn klarigojn. Estos ero kiam la observantoj mem povas gvidi ekzercojn por la tutkomencantoj.

Se vi estas sperta esperantisto aŭ volas tiel lerni pri la instruado, estus bone se vi mem kunportus komencanton, kiu povus esti ne nur "viktimo" de la trejnado, sed ankaŭ havos la grandan ŝancon lerni la unuajn paŝojn de mondkonata Esperanto-instruisto.


Commentaires

Navigation

Aliaj legindaj artikoloj

Brèves

28 août 2016 - Participants - Partoprenantoj

Fin Août il y avait 15 personnes d’inscrites !
Fino de Aŭgusto, 15 partoprenontoj estas jam (...)

28 août 2016 - ATTENTION - ATENTU

SI vous vous inscrivez avant le 15 septembre vous bénéficiez d’une réduction.
Se vi aliĝas antaŭla (...)