Iniciado al jogo

dimanĉo 17a januaro 2016
de  Roch JULLIEN

Ĉiuj versioj de tiu ĉi artikolo : [Esperanto] [français]


La ateliero malfermiĝas al ĉiuj : junuloj, mezaĝuloj, maljunuloj.

Ĝi estos dulingva : en la franca kaj en Esperanto (eĉ komencantoj povas partopreni).

Arlette PLUTNIAK, profesoro pri jogo, diplomita de la FFHY (Franca Federacio de Hatha Jogo) gvidas seminariojn pri jogo en Esperantujo ( Greziljono, Bouresse, Britio, Germanio, Japanio).
Ŝi proponos al vi :

  • iom da teorio : kio estas jogo ?
  • iom da praktikado : per simplaj korp-ekzercoj vi spertos kiel pli bone konscii pri via korpo, muskoloj, artikoj, kiel pli bone regi vian spiradon, kiel malstreĉiĝi. Ni praktikos kaj sur seĝo kaj sur tapiŝo.

Bonvolu kunporti tapiŝon kaj komfortajn sportajn vestaĵojn.


Commentaires

Brèves

28 août 2016 - Participants - Partoprenantoj

Fin Août il y avait 15 personnes d’inscrites !
Fino de Aŭgusto, 15 partoprenontoj estas jam (...)

28 août 2016 - ATTENTION - ATENTU

SI vous vous inscrivez avant le 15 septembre vous bénéficiez d’une réduction.
Se vi aliĝas antaŭla (...)