Enkonduko

mardo 29a decembro 2015
de  Roch JULLIEN

Ĉiuj versioj de tiu ĉi artikolo : [Esperanto] [français]


Ekde 1989 la Nordfrancia Esperanto-Federacio ĉiujare organizis la Eŭropan Rendevuon de Morbecque en la urbeto Morbecque, apud Hazebrouck (sude de Dunkerque).

En 2010 la Rendevuo translokiĝis en la marbordan urbeton Stella-Plage, apud Le Touquet-Paris-Plage, kaj fariĝis la Eŭropa Rendevuo de Stella : nova urbo, nova programo, novaj organizuloj, novaj plezuroj !
JPEG - 56.8 kb
La Eŭropa Rendevuo de Stella bonvenigas ĉiujn, esperantistojn kaj neesperantistojn je ĉiuj aĝoj. La Eŭropa Rendevuo ĉiujare akceptas okdekon da partoprenantoj, kaj estas ideala okazo por renkonti kaj konatiĝi kun esperantistoj el norda kaj tuta Francio, Britio, Belgio, Germanio, k.a.

La Eŭropa Rendevuo de Stella okazas dum novembra semajnfino :
En 2016 ĝi disvolviĝos de sabato la 19-a ĝis dimanĉo la 20-a de Novembro.
Ĝi alligas diversgradajn Esperanto-staĝojn kaj distraĵojn, en plej amika etoso.

La Eŭropa Rendevuo de Stella estas la plej grava Esperanto-aranĝo en norda Francio !

Aliĝu rapide ! La nombro de partoprenantoj estas limigita !

Antaŭ la 15-a de septembro, estas malpli koste !

Se vi deziras informojn, plenumu la fomularon.


Commentaires

Navigation

Brèves

28 août 2016 - Participants - Partoprenantoj

Fin Août il y avait 15 personnes d’inscrites !
Fino de Aŭgusto, 15 partoprenontoj estas jam (...)

28 août 2016 - ATTENTION - ATENTU

SI vous vous inscrivez avant le 15 septembre vous bénéficiez d’une réduction.
Se vi aliĝas antaŭla (...)