titolo_evento_b.jpg

urbo_vda.jpg LVE.jpg  oficiala_titolo.jpg verdaj_skoltoj.jpg uea_titolo.jpg

logo_gen.jpg

Naturo011.jpg Skolta_vivo002.jpg Instruado001.jpg Manlaboro002.jpg
Ludoj001.jpgVidu la fotojn !
Musklaku la temajn bildojn, kaj uzu la rulbutonon de la muso por aperigi la fotojn.
Atentu, foje estas pli ol 9 fotoj, do rulu la butonon !
Muziko008.jpg
Taga_organizo002.jpg Pairidaiza014.jpg Asnapio002.jpg Tincxo001.jpg
Futbalmacxo003.jpg teniso001.jpg teatrajxo003.jpg Fermo002.jpg



74.jpg


Lille 2015 : Internacia Infana Kongreseto ; IIK 2015


Pro leĝaj kaj sekuraj kialoj, la IIK rajtas akcepti maksimume 48 infanojn. Fakte 44 aliĝis el 10 malsamaj landoj. Ekde pluraj jaroj, IIK ne okazis sed en 2015, ni povas fieri pri tiu rekorda nombro da partoprenantoj. Alia fiero, la aliĝkotizoj estas draste malpli altaj ol la laste petitaj.


Kial la IIK okazas en Villeneuve d’Ascq ? (VA)

Proksime al la urbo Lille, VA estas facile atingebla aŭte, metroe kaj buse eĉ bicikle. Kelkaj gepatroj vizitis la IIKejon, partoprenis marde la koncerton de Jomo, aŭ la merkredan tuttagan ekskurson.

Urbaj lernoagadoj kutimaj : tiu mezgranda urbo, ĉirkaŭ 65 000 loĝantoj, organizas por siaj infanoj dum ĉiuj lernejaj ferioj, diversajn « lerneblecojn » kulturajn, amikajn, sportajn …

Esperanto en lernejoj : lastan lernojaron, okaze de la nova instrusistemo en Francio, mi prezentis kaj instruis Eon en 4 diversaj bazlernejoj dum pli malpli 7 semajnoj. Laŭleĝe, la urboj responsas pri tiu krominstruado. Gérard Caudron, urbestro de VA, membro de la honorkomitato de la UK, firme apogis tiun instruadon de Eo. Plie, la diversaj urbaj oficistoj pri edukado kaj infanaĝo, kiujn mi lastjare renkontis, alte taksis tiun IIKprojekton kaj tiel konsideris la junajn Eistojn kiel « urbanojn » de VA.

La loĝeblecoj : dum la somero, se infangrupoj kaj ties responsuloj deziras, ili rajtas tendumi dum kelkaj tagoj en la « Farmobieno de la Ardeo », bela tipe flandra farmokonstruaĵo kun granda salono kaj aliaj lokoj por ludi, manĝi, eventuale labori aŭ ŝirmi sin kontraŭ ŝtormo. La infanoj tendumas en vasta herbejo en 12 tendoj, en kiuj maksimume po 4 infanoj kapablas dormi. Plie, estas 2 grandegaj tendoj por stoki materialon, kaj aliaj tendoj por familioj au responsuloj. Estas lokoj por kuiri kaj purigi la manĝilaron, duŝejoj kaj necesejoj sufiĉaj kaj eĉ profesia pordisto kiu loĝas surloke se iu problemo okazus. Kompreneble tiuj lokoj estas sekuraj kaj ŝloŝitaj dumnokte. Dum la tuta semajno, ni uzis ilin laŭvole kaj senpage.

Muzeo kaj koncerthalo: diversaj muzeoj staras en tiu urbo kie situas 2 el la plej gravaj universitatoj de la lila metropolo. Precipe interesa por infanoj la arkeologia muzeo Asnapio akceptas ĉiujare centojn da vizitantoj, kaj dekojn da klasoj por « vivi » kiel niaj « prahomoj ». La koncerthalo « Concorde » povas akcepti ĝis 1000 homoj, pli ol 300 partoprenis la koncerton de Jomo.

Tenisklubo kaj naĝejo: de pli ol 30 jaroj mi instruas tenison en iu grava tenisklubo de la urbo, do mi rajtis uzi senpage la 5 tenisejojn ŝirmitajn kontraŭ pluvo dum tri matenoj. Plie 4 amikoj helpis min por intrui tenison. Eric Reynaud, profesia tenisinstruisto bonege regas Eon kaj plezure instruis Ee. Mia filino estras de pluraj jaroj unu el tiuj urbaj « sportcentroj », post komuna interkonsento kun aliaj responsuloj ni eniris la naĝejon senpage. Kun tiuj responsuloj ni ankaŭ organizis la ĵaŭdajn sportrenkontojn en 2 sporthaloj laŭ la aĝo de niaj infanoj.

Veturado per buso: tiu nova urbo estas kunigo antaŭ 40 jaroj de 3 vilaĝoj, do la diversaj sport-lokoj kaj eblecoj sidas malproksime. Por iri kaj reveni de la farmobieno, kie ni loĝas al la aliaj lokoj, post sama interkonsento, ni veturis dekunufoje per specifa urba kaj senpaga buso.


La riĉa semajna programo

Sabate la 25an de julio : akcepto kaj alveno de la infanoj
Kelkaj infanoj kaj pluraj responsuloj venis aŭte sed multaj venis buse de la UKejo mem.

Nicky Jansens responsis pri la plej junaj infanoj, Annie Grente pri la mezjunaj, kaj Valère Doumont pri la plej aĝaj. En la tendoj, oni provis grupigi ilin por malebligi krokodiladon, sed malvarmo kaj pluveto de tiu unua vespero iomete mildigis la projekton. Malfrue vespere, post la movada foiro en la UKejo, la tuta grupo da meksikanoj,  kiuj maltrafis la menditan buson, telefonis petante veturadon kaj manĝadon. Ni solvis tiun problemon en bonega etoso, ili neniam plendis nek postulis ion, ĉiam ridetante ili konsentis dormi pro la pluvo kaj la malfruo, surplanke en la grandega salono, sur matoj kaj en dormosakoj kelkfoje pruntitaj.

Dimanĉe: danco, Eokurso, ludoj, promenado ĉirkau la lageto
Ve ! Ne tro varma somertago, iomete da pluvo … do okazis danco laŭ « Jomo stilo » por varmigi ĉiujn ! Ĉiutage, ni devis prepari matenmanĝon kaj vespermanĝon. Tamen dimanĉe, ankaŭ tagmanĝon.

Pilkoj, tenisrakedoj, Eokursetoj kaj promenado ĉirkaŭ la lago por malkovri la naturon kaj lerni pliajn vortojn pri arboj, plantoj kaj bestoj.

Vespere renkonto kun Tinĉjo, ties aventuroj kaj skiza prezentado de la fama verkisto Hergé, kies 4 albumoj de la serio estas tradukitaj al Eo.


Lunde: teniso, Korea teatro, muzeo Asnapio, kantoj kun Jomo
Samaj veterkondiĉoj, pluvo kaj malvarmo; per buso la tuta grupo, t.e. 44 “infanoj” kaj preskaŭ ĉiuj adoltoj iris al la tenisklubo. Surprizo por kelkaj ĉar kutime maksimume 6 homoj kunludas sur iu tenisejo, tamen dank’al entuziasmo kaj ĝojo ni tiel bone elturniĝas ke marde, kiam nur la volontuloj tenisas; ni denove iris kvardekope en la tenisklubo.

Revenante al la farmobieno, bonega eĉ “restoracia” manĝaĵo regalas nin kaj granda skipo da 20 afablaj koreanoj prezentis naciajn kostumojn kaj korean teatraĵon. Dankegon al ili!

Posttagmeze la muzeo Asnapio kaj ties “eksperimenta” arkeologio plaĉis al ĉiuj, 2 grupoj laŭ aĝo kun 2 profesiaj gvidistoj, sed Michel, Valère kaj Annie tradukis Een. Verŝajne, la pinta momento estis kiam iu gvidisto ekbruligis fajron, kiel la prahomoj, per tindrofungo.

Vespere, Jomo manĝis kun ni kaj regalis nin per kelkaj kantoj.


Marde: teniso, Mazi en Gondolando; koncerto de Jomo; sakoj por merkreda ekskurso
Iom post iom la vetero pliboniĝas, tamen mallonga pluvego dum busa veturado al la tenisklubo, feliĉe la tenisejoj estas kovritaj.
Bonega laboro dum unu horo kaj duono kaj ĉiuj multe progresis. Des pli ke pluraj infanoj daŭre tenisludas en la farmobieno.

Posttagmeze, Jomo koncertis dum unu horo kaj duono antaŭ pli ol 300 homoj en la bela koncerthalo « Concorde », [Konkord]. Nekredebla etoso ! Post kelkaj minutoj dekoj da infanoj dancis sur scenejo ! Oni ja scias ke Jomo kapablus dancigi kriplulojn ! Poste pro sekuraj kialoj nur la Eistaj infanoj rajtis iri sur la scenejon kun la artisto. Bonega reklamo por Eo, des pli ke pro bona kunlaborado kun la urbaj instancoj, aliaj grupoj da junuloj partoprenis la koncerton !

Vespere, ĉiu pentris sian pikniksakon por la merkreda ekskurso en Pairi Daiza.


Merkrede : Pairi Daiza, impresa besto-ĝardeno en Belgio.
Ekskursi kaj viziti lokon, kiu plaĉas al ĉiuj, de la sesjaruloj al la deksesjaruloj !

Mi ne konis tiun lokon krom per reklamo, fameco kaj ĉiam pozitivaj informoj de vizitintoj. Tamen tuj kiam ni vidas la nombron da vizitantoj, kiuj vicas por eniri la lokon oni povas konjekti ke la loko plaĉas ! Dum la tuta tago ĉiuj povas laŭplaĉe promeni kaj admiri ĉiajn speciojn da bestoj tre bele kaj respekteme prezentataj. Kelkaj gepatroj akompanis nin : unue rendevuo ĉe la UKejo en Lille kaj poste busveturado al lafarmobieno. Tiom da partoprenantoj ke kroma veturilo kun Nicky kaj la familio de Bruno kaj Anne Masala sekvis la buson. Plie alia familio de geamikoj kun 4 genepoj retrovis nin en la enirejo. Ĉiuj estis ege kontentaj !

Dum la veturado : informoj pri Belgio kaj kanzonoj, ĉefe la bela « Eŭropa himno », kiun ni kune kantos sabate matene sur la podio dum la ferma ceremonio de la UKo.

Ĵaŭde : teniso, Mazi ; teatro en UKo ; sportkonkursoj kun aliaj infanoj.
Grupo da meksikanoj prezentis teatraĵon en la UKo kaj ricevis multe da aplaŭdoj.

Matene teniso aŭ Mazi en Gondolando kiel Eokurso.

Posttagmeze, 2 grupoj laŭ la aĝo, renkontis en du diversaj sporhaloj de la urbo samaĝajn infanojn por babili, sportludi, amikumi, manĝeti … Denove tre bona kunagado !

Vespere, iu amiko, Mathieu, regalis nin per diĝeridu, aborigena longa muzikinstrumento.


Vendrede : naĝejo ; pakado ; futbalmatĉo; lasta vespero, donacoj.
Ĉiuj infanoj eniris la naĝejon matene kaj feliĉe,unu horon poste, ĉiuj eliris la saman naĝejon. Uf !

Posttagmeze pakado por ĉiuj ! Provu forgesi nenion kaj helpu nian afablan amikinon Nicky, kiu kunportis amason da diversaj aĵoj por manĝi, tendumi, instrui kaj teatrumi. Ĉiuj 3 grupoj preparis ion por la sabata podia prezentado dum la ferma ceremonio.

Dudekope ni spektis la « internacian » futbalmatĉon dank’ al veturado de pluraj responsuloj.

Dum la lasta vespero la grupoj prezentis siajn sketĉojn kaj ĉiu partoprenanto ricevis kiel donaco la lernolibron « la bildstrioj kiel lernolibroj » kaj la albumon « la Templo de l’ Suno » de la Aventuroj de Tinĉjo.


Sabate : buso al UKejo ; prezentado sur podio dum la ferma ceremonio.
Komuna busveturado al UKejo. Antaŭ ol iri sur la podion, responsuloj de la UK diris al ni : « Nur kvin minutojn vi havos ! ». Tamen kiom da aplaŭdoj ni ricevis, kiam nia grupo rapide prezentis sin kaj regalis ĉiujn per bela Eŭropa Himno, amuza skeĉo de la plej junaj kaj skiza raporto de niaj programeroj.

Finfine kia malĝojo adiaŭi siajn amikojn, tamen kia plezuro retrovi siajn gepatrojn !


Konkludo

Koran dankon al la tuta skipo (kiun vi povas retrovi ĉe nia retejo), precipe al nia kuiristo Bruno Deman, kiu dediĉas tutan semajnon por aĉeti nutaĵon kaj regali nin kelfoje per tipaj regionaj pladoj. Koran dankon ankaŭ al Fabrice Lemaire, nia kasisto, kiu zorgis pri la retejo dum la tuta jaro kaj pri la pasportoj kaj diversaj oficialaj paperoj dum la semajno.

Dankegon al la urbo Villeneuve d’Ascq, al ĉiuj urbaj oficistoj kaj urbestro Gérard Caudron, kiuj multe subtenis kaj helpis nian projekton.

Kompreneble ĉefan dankegon al ĉiuj partoprenantoj kaj al la gepatroj, kiuj fidis nin.

Ĝis revido kun plezuro en Eio !


Plej amike !


Michel Dechy







f_Esperanto.jpg

f_Belgio.jpg f_Cxinio.jpg f_Francio.jpg f_Germanio.jpg f_Hispanio.jpg f_Koreio.jpg f_Luksemburgio.jpg f_Meksiko.jpg f_Pollando.jpg f_Svislando.jpg f_Turkio.jpg f_Ukrainio.jpg f_Usono.jpg

Partoprenis

MeksikoJair Eduardo Cesni Martínez, Andrea Itzalini Cesni Martínez, Hugo Axel Cesni Martínez, Joaquin Rosillo Cruz, Samantha Rosillo Cruz
Jazmin Mendez Flores, Arantxa Trejo Gonzáles, Juan Carlos Martínez Garcia, Arturo Gael Martínez, Tania Eunice Martínez.
FrancioFlora Bannier-Jacobsen, Marius Bannier-Jacobsen, Rémi Szeremeta
Adrien Combes, Elisabeth Masala, François Masala, Léa Huart
Simon Hutereau, Loussine Daudré-Treuil.
UkrainioEmma Shapiro, Ivan Ivanov, Anna Lebid, Ksenija Lebid, Mark Shapiro, Liza Shapiro, Daryna Lebid.
GermanioMilena Hölzle, Janette Stegmaier, Isabella Gruner, Cornelia Luszczek.
PollandoBeata Góra, Weronika Mędoń, Weronika Podwika.
BelgioThomas Demeyere, Abhar Jaminon Premanand, Marie-Estrella Staes.
UsonoAutumn Schmidt, Danielle Schmidt.
ĈinioJiahui XU, ChenXi XU.
KoreioĴinho Kim.
TurkioBaris Ozdizdar.
LuksemburgioDoriàn Ertl.
Hispanio - KatalunioJordi Calafí Franquesa.

Internacia skipo

FrancioAlice Potier, Anne Masala, Bruno Masala, Eric Raynaud, Fabrice Lemaire, Guillaume Grente, Camille Dubus, Raphael Dubus, Bruno Deman, Annie Grente, Alice Bertin.
BelgioValère Doumont, Nicky Janssen.
UkrainioMila Kovtoniuk, Natalya Shapiro.
MeksikoLlovana Martinez Mateos, Morayma Martinez Mateos.
SvislandoLuc Allemand.
UsonoAmanda Higley.
TurkioYussuf Narinogzu.



En la gazeto
Journal.gif
Photo_presse.jpg

Lille Villeneuve Espéranto organise cette semaine le petit congrès international des enfants à la Ferme du Héron. Cette manifestation intervient dans le cadre du centième congrès mondial d’espéranto qui se déroule à Lille jusqu’au 1er août.

Lille Villeneuve Espéranto (LVE) a pu monter cette opération avec le soutien de la municipalité. Le congrès des enfants a invité quarante-trois jeunes âgés de sept à seize ans. Ils sont issus de différents pays européens et également du Mexique, de la Corée, de la Chine et de la Turquie mais ils ont tous un point commun : ils parlent l’espéranto !

Logés sous tente, ils participent pendant une semaine à diverses activités : cours d’espéranto, séances de tennis, piscine, visite d’Asnapio, rencontres sportives, excursion en Belgique sans oublier le concert de Jomo, ce mardi à 14 h 30 à l’Espace Concorde.

De son vrai nom Jean-Marc Leclercq, Jomo est un musicien toulousain espérantophone et polyglotte qui se produit sur scène depuis 1977. Son père est natif du Nord.

L’espéranto a vu le jour il y a plus de cent-vingt ans pour permettre un vrai dialogue entre les personnes de langue maternelle différente. Ouvert à toutes les cultures, il permet de communiquer sur un pied d’égalité, sans discrimination et grâce à un apprentissage rapide et ludique. P. B. (CLP)


Traduko
Lille Villeneuve Esperanto organizas ĉi-semajne la Internacian Infanan Kongreseton en la farmobieno de la Ardeo. Tiu evento okazas en la kadro de la 100a Universala Kongreso, kiu okazas en Lillo ĝis la 1a de Aŭgusto.
Lille Villeneuve Esperanto kapablis organizi tiun kongreseton danke al la subteno de la urboj instancoj. La kongreseto gastas 43 junulojn, kiuj aĝas de 7 ĝis 16 jaroj. Ili devenas de diversaj eŭropaj landoj kaj ankaŭ de Meksiko, de Koreio, de Ĉinio, kaj de Turkio, sed ili ĉiuj havas komunan trajton : ili parolas Esperanton.
Tranoktante en tendoj, ili partoprenos diversajn okupiĝojn dum unu semajno : Esperanto-kursoj, teniso, naĝado, vizito de la muzeo Asnapio, sportaj renkontiĝoj, ekskurso en Belgio kaj ni ne forgesu la koncerton de Jomo, mardon je 14h30 en la koncertejo Concorde.
Je sia vera nomo Jean-Marc Leclercq, Jomo estas tuluza esperantista poliglota musikisto, kies kariero komenciĝis en 1977. Lia patro naskiĝis en la norda parto de Francio.
Esperanto estis kreita antaŭ pli ol 120 jaroj, por permesi veran paroladon inter homoj, kiuj parolas malsamajn naciajn lingvojn. Gastigante ĉiujn kulturojn, tiu lingvo permesas komuniki per egalaca rilato, sen diskriminacio, danke al rapida kaj ludema lernado.